"Mi promesas antaŭaĉeti la unuan KD-n de la hiphopa bando La Pafklik, por helpi ilin eldoni la albumon, la unuan repmuzikan albumon en Esperanto sed nur se 19 aliaj personoj promesas fari same."
— Aleks Kadar (kontakti)
Findato por subskriboj: la 16-a de Septembro 2008
19 personoj subskribintaj
Pli da detaloj
LA PAFKLIK naskiĝis en 2006. La Pafklik
estas esperantparolanta hiphopa bando. Ĝi repas nur en Esperanto. Ĝi konsistas el du junaj parizanoj.
La Pafklik jam surbendigis tri kantojn en la studio de "Vinilkosmo" kaj koncertis 10 foje en Francio, Pollando, Germanio antaŭ esperantistoj aŭ ne.
HIPHOP EN ESPERANTO?
Esperanto devas esplori ĉiujn mediojn por esti
konata kaj pli uzata. Hiphopo estas ideala tereno,
juna, alternativa kaj internacia...
=> Ĉar nuntempa muzikmerkato estas en plena krizo,
=> Ĉar eldoni albumon estas kostega afero (pli malpli 5000 EUR)
Vinilkosmo kaj la Pafklik kunproduktos la albumon.
Ni proponas antaŭaĉeti nian albumon je 13 EUR (sen kalkuli la sendkostojn).
La albumo estu preta decembre 2008!
Retejo de la bando:
http://www.myspace.com/lapafklik
Pri la antaŭaĉeto:
http://www.ipernity.com/blog/lapafklik/8...
Vidu pliajn promesojn, kaj ĉio pri la funkciado de PromesoBanko.com.

Neniu komento ĝis nun! Kial ne aldoni la unuan?
Aleks Kadar, la Promeskreinto, kune kun: